La pastroj trovis ĉi tiun demandon ĝena, precipe en la tiamaj cirkonstancoj; sed Ŝankhatum sentime respondis:
— Uzibitum, ho reĝo, plene konsentis kun ni pri la fina celo de nia peto; sed li volis ĝin atingi per malsamaj rimedoj, almenaŭ li volis provi unue aliajn, ne tiel rektajn.
La reĝo tre malkontentiĝis pri la enigma kaj evidente evitema respondo de Ŝankhatum, sed retenis akran rediron, kiu volis salti el liaj lipoj. Post momento Ŝankhatum parolis plue:
— Nia peto, ho reĝo, rilatas al unu Omar el Betraĥ en la lando Uc, kie loĝas ankaŭ, en bela palaco, Zir-Nana, la ĉefpastrino de Iŝtar. Tie, en la lando Uc, troviĝas multaj blasfemuloj, kiuj malŝategas niajn grandajn diojn, kaj penas forlogi iliajn adorantojn. La ĉefpastra kolegio de kelka tempo penis, per rimedoj inspiritaj de la dioj mem, elradikigi tiun herezon, kaj enplanti adoron al niaj dioj en tiuj regionoj, apud la Babela imperio. Omar, kiu estis gasto en la astrologia kolegio kune kun la Egiptaj vizitantoj, estas unu el la plej danĝeraj fervoruloj. Dum lia vizito li ricevis informon pri trovo de dokumentoj, rilatantaj al niaj klopodoj. Tiu informo povus, en liaj manoj, esti treege danĝera al nia kulto. Plue, Omar kun malpia aroganteco levis la okulojn al Zir-Nana, sindediĉintino; kaj ni timas, ke jam prosperis al li, kapti ŝian koron.
— Kio? La koron de Zir-Nana?
— Jes, ho reĝo; tio estas por ni, fervoruloj pri la honoro de nia granda diino, terura eltrovo.
— Sed, — demandis la reĝo, — ĉu Omar sciis, ke Zalmuna estas ĉefpastrino kaj sindediĉintino al Iŝtar? Eble li ŝin konas nur per la nomo «Zalmuna».
— En tiu okazo, — tuj respondis Ilu-ulba, — li posedas multe malpli da sagaco, ol oni supozas.
Ĉiuokaze, — plue parolis Ŝankhatum, — Zir-Nana, sciiĝinte, ke la ĉefpastra kolegio kondamnis lin al morto, konsentigis la reĝinon forsekretigi lin en la arbara ĉasdomo de la reĝo.
Dum la parolo de Ŝankhatum la mieno de la reĝo iĝis pli kaj pli malbonhumora. Fine, ĉe la lastaj vortoj, la reĝo ekflamiĝis:
— Omar trovis grandan plaĉon en miaj okuloj, — li diris. — Laŭ la juĝoj de ĉiuj, kiuj lin konas, li estas saĝa viro de nedubebla rekteco kaj eksterordinara sperteco pri ekonomiaj aferoj — ĝuste tia viro, kian mi serĉas kiel administranton por miaj bienoj. Antaŭ ol tia viro estos kondamnita al morto, decas, ke mi, la reĝo, konsentu.
Ŝankhatum respondis kun firma, decida tono tia, kian neniu iam antaŭe kuraĝis alpreni antaŭ la reĝo:
— La rajto de la ĉefpastroj, en tiaj okazoj kondamni al morto, estas antikva kaj netuŝebla, via reĝa moŝto.
La vizaĝo de la reĝo ruĝiĝis de kolero:
— La ĉefpastroj, — li diris, plilaŭtigante la voĉon, — dum jarcentoj juĝadis en aferoj aparte rilatantaj al sia sankta ofico, sen kontraŭstaro de la reĝoj. Sed tio ne donas al ili ian neforpreneblan rajton.
Ŝankhatum respondis kun ekstera trankvilo, sed kun signifoplena, tranĉa tono de voĉo, kiu mirigis eĉ Ilu-ulban, kaj kiu ekfrostigis la koron de la reĝo:
— Volu la reĝo reiri en la pensoj al ankoraŭ pli antikva tempo, al la komenciĝo de la vico da reĝoj el la Kasida gento. Sen la helpo de la heredaj ĉefpastroj la unua Kasida princo neniam estus ekokupinta la tronon de Babel. Memoru, ho reĝo, ke la posteuloj de tiu sama hereda ĉefpastraro, kiu havis la povon surtronigi, nun havas la povon detronigi ilin.
La reĝo paliĝis kaj videble konsterniĝis. Amaso da maltrankvilaj kaj doloraj sentoj torente trafluis lian kapon: furiozo pro la maltimo kaj la malrespekto, montritaj al li de la pastroj; duonfreneza deziro refuti iliajn asertojn, kiuj, tamen — ĉi tiu terura penso subite altrudis sin al li — ne estas senbazaj; turmentaj duboj, ĉu en mortiga batalo kontraŭ la pastroj, kiu la tutan landon implikus, estos por li ŝanco konservi la tronon de la Kasidoj; aŭ ĉu ne pli prudente estus, cedi al la postulo de la viroj antaŭ li, oferi sian fieron, kaj transdoni Omaron al ili. Tamen, ĉiu pli nobla impulso en li forpelis ĉi tiun lastan ideon. Ankaŭ venis al li, fulmorapide, la sugesto konsiliĝi kun Ilu-ittia kaj Hamul, por gajni tempon. Sed samtempe kun ĉi tiu sugesto venis la certeco, ke almenaŭ la nobla grandaĝulo forte malaprobus ĉian intencon, tiel malkuraĝe ĵeti Omaron al la lupoj. Post peza silento, kiu de momento al momento fariĝis pli ĝena, la reĝo respondis, akceptante mienon, en kiu reĝa digno kaj nobla malĝojo ricevis egalmezuron:
— Via sankta ofico, pastroj, ŝirmas vin kontraŭ la sorto, kiu trafus ĉiun alian maltimulon, kiu tiel parolus antaŭ Babela reĝo. Memoru, ke per la volo de la altaj dioj mi okupas la tronon de la lando, kie ilia honoro loĝas. La volo de la dioj ja sanktigas la Babelan tronon kaj ĝian okupanton. Ho vi ĉefpastroj, kiuj devus esti modeloj de sankteco, ve al malpiaj manoj, kiuj sin levas kontraŭ tiun volon!
La reĝo ĉesis paroli. Lia vizaĝo estis pala; lia brusto ondadis, kvazaŭ ĝi volas krevi, kaj la mano, kuŝanta sur brako de la seĝo, tremetis. Lia aspekto kontraŭdiris liajn bravajn vortojn. Tio ne kaŝiĝis antaŭ la akraj okuloj de la pastroj. Ili estis tro certaj pri sia afero, por esti facile trompataj. Ŝankhatum ree prenis la parolon:
— La interpretado pri la dia volo estas aparta afero de la ĉefpastra kolegio, ho reĝo. Tre zorge ni pripensis la sorton de Omar. Unu Lemuel, komercisto el Dedan, fanatika malamiko de niaj dioj, kiu estis intimulo de Omar, kaj kuniniciatinto de ribelo kontraŭ ili, jam pagis per la vivo sian blasfemadon. La kolero de la dioj ekbrulis kontraŭ ĉi tiuj malpiuloj. La honoro de la loĝantoj en la ĉielo postulas, ke ni ekstermu ilin. Ke Omar trovis plaĉon en la okuloj de la reĝo, tion ni tre bedaŭras; sed cedi en ĉi tiu afero ni ne povas.
La senhonta aroganteco de Ŝankhatum preskaŭ eksplodigis la reĝon de kolerego; sed prudenta diskreteco, aŭ timo pri la sekvoj sufokis lian bolantan indignon. Ree li pesis en la pensoj la ŝancojn en eventuala batalo kontraŭ la hereda hierarkio: venko en la nunaj cirkonstancoj sendube firmigus, por multe da jaroj, lian tronon, kaj evitigus al li kaj eble al liaj tujaj posteuloj la danĝerojn, kiuj jam delonge maldolĉigis lian vivon. Aliflanke, cedo por ĉiam malfortigus la potencon de la trono, kaj starigus nedisputeblan superecon de la hierarkio. Malvenko! Li ne kuraĝis pripensi ĝin! Sed tio ne estis ĉio: en la profundo de lia animo sentiĝis timo, ke, batalante kontraŭ la ĉefpastroj, kiom ajn malsinceraj ili estus, li ofendus la diojn.
Povas esti, ke Ilu-ulba divenis iom el la pensoj de la hezitema reĝo. Li ekpensis, ke eble pli prudente estos, uzi alian taktikon, kaj faciligi al la fiera, sed nefortanima reĝo sin humiligi kaj cedi.
— Ho, reĝo, — li diris kun preskaŭ milda tono de voĉo, — volu kredi, ke ni tre malvolonte kaŭzus malpacon inter la ĉefpastra kolegio kaj la trono de Babel. Tio malutilus al ambaŭ, kaj malplaĉus al la dioj. Ni do nur petas, ke via reĝa moŝto donu al ni komunikon al la kapitano de la gvardio de via ĉasdomo, ordonantan al li liveri Omaron en niajn manojn. Ni uzos ĉian dezirindan diskretecon.
La reĝo respondis kun dignoplena mieno, kiu tamen ne povis kaŝi momentan senpeziĝon de la koro:
— Tio estas multe pli konvena lingvaĵo, Ilu-ulba. Mi cedas al peto; ne al minaco. Tian komunikon al mia kapitano mi havigos al vi, kondiĉe ke vi faru vian eblon helpi, ke la afero ne diskoniĝu. Vi komprenas.
Li leviĝis, por indiki, ke la aŭdienco finiĝis.
Longan tempon ankoraŭ la reĝo restis en sia ĉambro, droninte en la plej malgajaj meditoj. Li riproĉis sin pro la ŝanceliĝemo, kiu en la daŭro de dek jaroj regis lian politikon, kaj kiu fine metis lin en ĉi tiun treege humiligan pozicion. Se li estus sekvinta — li diradis al si en la pensoj — la pli energiajn konsilojn de Ilu-ittia, kiu avertadis lin pri intrigoj de la ĉefpastra kolegio, li eble nun evitigus al si tian malvenkon.
Febra eksciteco regis en la granda urbo. Ĉi tie kaj tie grupetoj da homoj kolektiĝis en kvietaj flankostratoj kaj kortoj, por priparoli, duonvoĉe, la strangajn, maltrankviligajn novaĵojn kaj famojn, kiuj dum la tuta tago traflugis ĝin. Neniu precize sciis, kio okazis; neniu komprenis la signifon de la misteraj okazantaĵoj. Gravmienaj oficistoj rapidis de la reĝa palaco al la domoj de altranguloj, kaj returne al la palaco; en la kortoj de la temploj amasiĝis piuloj, malgajaj kaj konfuzitaj, kune kun scivolemuloj kaj skandaluloj — sed ne en la loko de la terura malfeliĉo, la granda templo de Merodaĥ, al kiu oni allasis nur rajtigitajn oficistojn. Moviĝado en la kazernoj kaj forgalopado de oficiroj sur rapidaj ĉevaloj al apudaj urboj, ankoraŭ pligrandigis la miradon. En unuj estiĝis malpreciza timo, ke la jam delonge bruletantaj revoluciaj konspiroj baldaŭ ekflamos; dum aliaj konjektis, ke milito kontraŭ fremda nacio tuj okazos. Aldone al ĉio ĉi tio, funebra spirito kaj mistera, silenta malĝojo ŝajne pendis kiel nigra nubo super la vasta urbo.
Ĉapitro XX
Lemuel faras eltrovon
Ĉe unu el aro da malgrandaj, malsanigaj stratoj, limtuŝantaj malbonodoran, mezurban havenon, staris budo de selfaristo. Du viroj, kamparane vestitaj, aliris tiun budon, kaj pririgardis kelke da objektoj, elmetitaj sur tabulo por vendo. Unu el la viroj estis Lemuel, la alia Dingir. Laŭ interkonsento ili renkontiĝis tie por konsiliĝo. La selfaristo estis samideano kaj amiko de Dingir, kaj volonte permesis al ili fari uzon el lia butiko. Ili do sidiĝis sur tapiŝoj, kaj priparolis la gravajn aferojn okazintajn de post ilia nokta renkonto en la domo de la pramisto.
Okaze elrigardante trans la montran tabulon, Dingir subite ekkriis:
— Ho! jen alproksimiĝas mia frato Tatnaj, ĉefkuracisto de la reĝo!… He, Tatnaj, envenu ĉi tien, kaj sciigu al ni, kial via vizaĝo estas eĉ pli funebra, ol la vizaĝoj de la pastroj kaj de la palaca flategularo.
Tatnaj, kiu vere aspektis treege malbonhumora, eniris la butikon, kaj, ne parolante, sidiĝis ĉe la flanko de sia frato en angulo, kie la rigardoj de la preterpasantoj ne povis lin trafi. Dingir diris plue:
— Vi povas malkaŝe paroli antaŭ mia amiko Lemuel, riĉa komercisto, kiu, tamen, plene simpatias kun ni. Efektive ni kune luktas en la nuna momento kontraŭ la ĉefpastroj en afero, kiu plej forte provas nian sagacon.
Post interŝanĝo de salutoj inter Lemuel kaj Tatnaj la reĝa kuracisto ekparolis:
— En lukto kontraŭ la ĉefpastroj vi sendube bezonas pli ol ordinaran sagacon, sinjoroj. Tre volonte mi partoprenas en la lukto, ĉar mi ricevis de ili hodiaŭ matene ofendegon.
— Kian? — demandis Dingir.
— Mi estis stulta malsaĝulo, kaj dankas la ricevitan repuŝon al mia propra malprudento. Ŝankhatum kaj Ilu-ulba venis en la palacon por aŭdienco. Trovante, ke restas kelke da momentoj antaŭ la voko de la reĝo, la sanktuloj volis pasigi ilin per pia meditado kaj preĝo. Nu, mi, malsaĝulo, instigite de scivolemo, plaĉivolemo, parademo, kaj mi ne scias de kiuj ceteraj malsaĝaj emoj, eniris la ĉambron, por peti ilian permeson pririgardi la kadavron de la sankta sinmortiginto. Kompreneble mi povus fari tion sen permeso de iu ĉefpastro, sed… nu, en fatala momento mi perdis la prudenton. La repuŝo, kiun mi ricevis, por ĉiam estos maldolĉegaĵo en mia interno. Levante siajn sanktajn okulojn al la ĉielo je ofendiĝo pro mia malpia interrompo al iliaj piaĵoj, ili komprenigis al mi, pri kia terura profanaĵo mi fariĝis kulpa. Ili ankaŭ sciigis al mi, ke ili postlasis severajn ordonojn, ke neniu alproksimiĝu al la mortinto; ke plue, la sanktulo estas malviva kaj jam ne bezonas pririgardon de ia kuracisto. Dirinte tion, ili turnis al mi la dorson, kaj mi devis eliri, kiel vipita hundaĉo kun la vosto inter la kruroj.
Lemuel diris kun grava mieno:
— Tio estas suspektinda konduto, kiu tre forte dezirigas min pririgardi la sanktan kadavron. Kiu balzamos ĝin?
Tatnaj respondis:
— Potipanea, Egipto, la reĝa balzamisto. Efektive mi estis sur la vojo al lia domo, laŭ ordono de la reĝo. Potipanea loĝas ie en ĉi tiu abomena kvartalo.
— Bone, — diris Lemuel, — tio estas bonega bonŝanco. Kun via permeso, Tatnaj, mi petos la Egipton dungi min kiel helpanton ĉe la balzamado. Mi bone pagos al li mian metiolernantecon.
La fratoj esplore rigardis la komerciston. Dingir kun ĝojo kaj admiro, Tatnaj kun kelka maltrankvilo. La kuracisto respondis:
— Mi ne scias vian motivon, Lemuel; sed estu singarda, kaj precipe ne endanĝerigu min.
— Ne timu, mia klera amiko, — diris Lemuel, — la danĝero, al kiu mi elmetas min, estas centoble pli granda. La ĉefpastroj soifas — aŭ pli ĝuste soifis — mian sangon. Efektive ili pensas, ke ili jam sate trinkis ĝin; sed ĝi estis la sango de iu alia. — Leviĝinte, li aldiris: — Ni ne perdu altvaloran tempon, sinjoroj. Dum Ŝankhatum kaj Ilu-ulba traserĉas la palacon de Uzibitum, kaj, kredeble, elkovas novajn planojn, ni povas esplori… esplorindaĵojn en la templo. Mi rakontos al vi, Tatnaj, sur la vojo al la domo de Potipanea, kiel okazis, ke Zir-Nana, alinomita Zalmuna, la Belulino, kaj ŝiaj sanktaj kunkonspirantoj pensas, ke mi estas malviva.
"Pro Iŝtar" отзывы
Отзывы читателей о книге "Pro Iŝtar". Читайте комментарии и мнения людей о произведении.
Понравилась книга? Поделитесь впечатлениями - оставьте Ваш отзыв и расскажите о книге "Pro Iŝtar" друзьям в соцсетях.