Zalmuna estis eksplodonta de indigno, sed, ekvidante dolorplenan kaj petegan rigardon en la okuloj de la reĝino, ŝi sin detenis. Ilu-ittia rimarkis kaj komprenis ĉi tiun interŝanĝon de rigardoj, kaj plue parolis:

— Antaŭ unu kaŝbuo kaj duono la reĝo sendis la postulitan leteron al Ŝankhatum, sed mi tre bedaŭras, ke li tion faris tiel senprokraste; ĉar mi ĵus sciiĝis, ke prosperis al Tatnaj fari eltrovon, kiu eble remetos la tutan aferon en la fandujon, kaj espereble elvenigos ĝin en stato pli oportuna por la reĝo. — Post momenta, impresa paŭzo li diris grave: — Uzibitum ne mortigis sin mem. Liaj kolegoj, Ilu-ulba kaj Ŝankhatum mortigis lin, dum li estis sub epilepsia atako; kaj pendigis lin de trabo en la vestejo, por ŝajnigi, ke li mortigis sin mem.

La du sinjorinoj salte leviĝis de la divanoj ĉe la unuaj vortoj de la kortegano kun ekkrioj de surprizo kaj teruro. Ambaŭ tuj komprenis la gravajn sekvojn de tia eltrovo, pri kiuj Ilu-ittia aludis.

— Nekredebla rakonto, Ilu-ittia! — ekkriis la reĝino.

Samtempe Zalmuna diris kun flamaj okuloj:

— Do, la batalo komenciĝis. Bone, ni tri kune batalu.

La Hiksoso reprenis la parolon:

— Pri la faktoj ne povas ekzisti duboj. La nuna stato de la kadavro klare montras, ke la morto okazis, dum Uzibitum ankoraŭ estis sub la atako. Plue, temploservisto, okaze enirante la vestejon, nur malmultajn minutojn post la eliro de Ilu-ulba kaj Ŝankhatum, ekvidis la malfeliĉulon pendantan per ŝnuro de plafona trabo. Li estis tiel konsternita, ke mankis al li sufiĉe da prudento, por depreni la viron. Eble li tiam povus savi lian vivon. Homo ĵus suferinta de epilepsiaĵo, ne estas en la daŭro de longa tempo en sufiĉe konscia stato, por pendigi sin.

Tiam sekvis detala priskribo pri la cirkonstancoj, kiujn Tatnaj raportis al Ilu-ittia, kaj kiujn ripeti ne estas bezone.

Zalmuna kaj la reĝino aŭskultis kun la plej viva intereso: la pastrino esplordemandis sin, kian personan uzon ŝi povos fari el la novaĵo; kaj la reĝino maltrankvile pripensis, ĉu ŝia edzo nun kuraĝus kapti la okazon, por detrui la heredan potencon de la Sumera hierarkio; aŭ ĉu ŝi mem devos peni okazigi ilian falon.

Nelonge post la fino de la raporto de Ilu-ittia, la reĝino reiris al la palaco, portate de kvar lakeoj en ŝirmilfermita portilo, kaj akompanate de sia amanto. Tuj kiam ili estis for, Zalmuna rapidis al la palaco de Ŝankhatum, kiu ne estis tre malproksime de ŝia loĝejo. En kelka distanco sekvis ŝin la du dikaj eŭnukoj. Ŝia koro batis furioze. Du fortaj emocioj interbatalis en ĝi, kaj preskaŭ disŝiris ĝin: duonfreneza timo pro la sorto de Omar, kaj nedifinebla teruro ĉe la penso, ke, per minaco malkovri la krimon de la ĉefpastroj — por devigi ilin cedi rilate al Omar — ŝi kaŭzos definitivan rompiĝon de ĉiuj interrilatoj kun la religiaj aŭtoritatoj de la lando, kaj por ĉiam detruos sian pastrinan karieron. Sed ju pli ŝi alproksimiĝis al la celo de sia vojaĝeto, des malpli terura aspektis ĉi tiu lasta penso. Tion kaŭzis vico da konsideroj, kiuj ĝis tiam ankoraŭ ne alprenis en ŝia menso tre precizajn formojn, sed kiuj nun subite revenis al ŝi en la memoron kun unuigitaj fortoj. La ĉefaj konsideroj estis la jenaj: ŝia malsukceso eĉ skueti la fidon de Ijob; kaj lia subita kaj eksterordinara prospero tuj post lia resaniĝo; dubo pri tio, ĉu la terura sortobato, kiun ŝi faligis sur Omaron, kaj lia pasia amo al ŝi vere iel ŝancelis lian fidon al Jehova; la elstara, neignorebla nobleco de Ijob, de Omar, Adaha kaj Hamul, kies laŭdon Ilu-ittia ne povis sufiĉe prikanti; fine ŝi ne povis ne vive senti, ke tiu nobleco de anoj de la malestimata kulto akre kontrastas la malbonfarojn de la ĉefpastroj, ŝiajn proprajn farojn, kaj la abomenan mallojalecon de Ajla kaj Nupta. Ĉu ŝi, pro kunlaborado kun tiaj homoj, oferus la vivon de viro, kiu, malgraŭ ŝiaj antaŭaj kontraŭbataloj, nun estis la idolo de ŝia koro? Tamen, la penso esti mallojala kontraŭ sia granda, adorata diino ankoraŭ teruris ŝin.

Ŝankhatum estis for de la domo. Almenaŭ tiun sciigon ŝi ricevis de lia edzino. Senhezite do ŝi direktis la paŝon al la domego de Ilu-ulba, kiu troviĝis tute apude. Ŝi alvenis kaj petis serviston sciigi al sia sinjoro, ke ŝi deziras paroli kun li. Anstataŭ, tamen, atendi en antaŭĉambro, Zalmuna sentime sekvis la serviston, kaj eniris ĉambron, en kiu, en tiu momento, Ilu-ulba kaj Aramis, lia edzino, laŭte kaj akre diskutis pri ia familia afero. Ambaŭ estis en tre malbona humoro, kaj malkaŝe montris malplezuron pro la senceremonia entrudiĝo. Precipe Aramis, kiu sentadis malinklinon kontraŭ Zalmuna pro ĵaluzo, rigardis ŝin tre malafable. Zalmuna iom neĝentile esprimis deziron paroli kun Ilu-ulba sola. Lia edzino tuj diris:

— Mi restos ĉi tie.

Zalmuna respondis kun ia malestima malŝato — alude al Ilu-ulba:

— Mi certigas al vi, Aramis, ke vi havas nenian kaŭzon ĵaluziĝi. Sed nia afero ne estas por profanaj oreloj, kaj cetere treege urĝas.

La pastredzino kolere ripetis:

— Mi restos ĉi tie!

Ilu-ulba konfuziĝis. Miro pri la stranga konduto de Zalmuna superis eĉ lian kreskantan koleron. Maltrankvile li sin demandis, kia afero povas instigi Zir-Nanan tiel arogante insisti pri duopa interparolo kun li. Li subtenus la edzinon, se li ne ĵus malpacus kontraŭ ŝi. La sceno estis maledifa, kaj por ĉesigi ĝin, li diris malbonhumore, sed kun tiom da digno, kiom li povis kolekti:

— Bone, Zir-Nana, ni iru en mian privatan sanktejon.

Aramis tuj diris kun malica mokrideto:

— Nu, por ke vi ne malsanktigu la sanktejon, mi prefere eliros. Interparolu do ĉi tie.

Ĵetante al la pastrino rigardon, plenan de malamo, ŝi eliris.

Tuj kiam la pezaj pordokurtenoj refermiĝis post Aramis, Zalmuna sin turnis al Ilu-ulba, kiu postrigardis la elirantan edzinon kun mieno, esprimanta koleron, honton kaj antaŭtimon.

— Ĉu vi jam forsendis la leteron de la reĝo al la arbara ĉasdomo? — ŝi demandis subite.

— Jes, aro da gvardianoj foriris antaŭ unu kaŝbuo.

— Kun kiaj instrukcioj?

— Vere, Zir-Nana, via konduto stranga malfaciligas al mi, eĉ en mia propra domo, respondi al vi kun la respekto deca al ĉefpastrino!

— Kun kiaj instrukcioj, viro?!

— Plenumi la dekreton de la ĉefpastra kolegio, kaj mortigi Omaron, blasfemanton de la dioj kaj malpiulon, kiu kaptis la koron de pastrino de Iŝtar!

— Ja, koron, kiun vi, sankta ĉefpastro, kaj edzo de nebela, sed riĉa virino, vane penis kapti. Sed mi forpuŝadis viajn naŭzajn penojn. Nun, tuj forsendu komisiistojn sur la plej rapidaj ĉevaloj post la gvardianoj, por nuligi viajn instrukciojn, antaŭ ol estos tro malfrue.

La furiozo de la fiera ĉefpastro fariĝis neregebla. Lia ronda vizaĝo purpuriĝis, kaj liaj malhelaj okuloj elĵetis fulmecajn rigardegojn al la virino antaŭ li.

— Via aroganteco, Zir-Nana, transpaŝas ĉiujn limojn. Mi ne faros ion tian!

— Tamen, vi faros, tuj kiam mi rakontos al vi ion, kiu okazis hieraŭ vespere.

Zalmuna parolis ŝajne sen ekscito, sed kun morda akreco. Ŝia vizaĝo estis morte pala, kaj la mano, per kiu ŝi apogis sin al divano, tremis:

— Aŭskultu! Vi, Ŝankhatum kaj Uzibitum estis kune en via vestejo en la granda templo. Vi malpacis. Vi kaj Ŝankhatum akre riproĉis Uzibitumon pri politikaj intrigoj. Subite Uzibitum ricevis epilepsian atakon. Ŝankhatum, pli cerbovigla ol vi, tuj sugestis uzi la oportunan okazon ŝajnigi, ke li mortigis sin mem, kaj pendigi lin de trabo sub la plafono per lia propra zono.

Ilu-ulba paliĝis, kaj en la daŭro de momento liaj okuloj akceptis vitrecan aspekton pro teruro. Tamen li penis per ĉiuj fortoj sin regi, kaj nun ŝajnmoke demandis:

— Kaj kiu frenezulo rakontis al vi tian fabelon?

— Silentu! — Kun glacieca malŝato Zalmuna parolis plue. — La ŝnuro rompiĝis, kaj Ŝankhatum malligis sian propran zonon, kiun vi ambaŭ uzis. La rompita zono de Uzibitum troviĝas en la nuna momento en kesto en angulo de la vestejo, kaŝita per vestaĵoj. Silentu, ĝis mi finos! Iru kaj malfermu la buŝon de la mortigito, kaj vi trovos, ke la malfeliĉulo mordis al si la langon. Eble ankoraŭ troviĝas sanga ŝaŭmo en lia buŝo. Plue, rigardu liajn manojn, liajn piedojn, liajn suprenturnitajn okulglobojn. Ĉio indikas epilepsian atakon. Homo en lia stato ne povas sin mem pendigi. En la daŭro de multe da horoj poste li ne kapablas tion fari.

Kvankam la vizaĝo de Ilu-ulba nun aspektis cindrece pala; kaj ŝvitgutoj vidiĝis sur lia frunto, tamen li ankoraŭ ne volis cedi en la lukto.

— Kiu frenezulo… — li balbutis.

Sed Zalmuna tuj interrompis lin, alprenante solenan voĉtonon:

— Nenia homa okulo vidis la malnoblegan krimon. Nur la ĉieestantaj dioj ĝin vidis. Plua neado estas senutila, Ilu-ulba. Kulpan animon via vizaĝo perfidas. Rapidu kaj forsendu la virojn, preĝante, ke flugiloj doniĝu al la ĉevaloj. Sciu, ke, se Omar mortos per la manoj de viaj senditoj, morgaŭ matene la tuta urbo ekscios, kiamaniere la amata ĉefpastro trafis la morton!

En la daŭro de kelke da momentoj la cerbo de Ilu-ulba, obtuzigite de teruro, malkapablis labori. Tamen per grandega peno li stimulis sin. Tiam trakuris lian duonfrenezan kapon, fulmorapide, vico da konfuzaj demandoj kaj furiozaj deziroj: ĉu senutile estas daŭrigi la batalon? Ĉu vere Zir-Nana ricevis tiun sciigon senpere de la dioj? Ĉu ŝi sola scias pri la mortigo? Aŭ ĉu iu alia ĝin eltrovis kaj sciigis ŝin? Freneza deziro ekkaptis lin, ĉion riski, sin ĵeti sur la antaŭe amatan, sed nun malamegatan virinon, kaj, silentigante ŝin por ĉiam, eble malhelpi diskonigon de la sekreto.

Zalmuna divenis liajn pensojn. Spitante la memkondamnitan malkuraĝulon, ŝi diris:

— Senutile estas, Ilu-ulba, peni mortigi ankaŭ min. Ekstere staras du el miaj servistoj, fortmuskolaj viroj, tiel aldonitaj al mi, kiel amantoj.

Sen plua argumentado Ilu-ulba konsentis tuj forsendi du fidindajn virojn, kvankam li tre timis, ke jam estos tro malfrue. La plifrueco de la unua senditaro kaj la severaj instrukcioj donitaj al ĝi estis malesperigaj.

Emfaze ripetinte la minacon, ke ŝi nepre malkovros al la mondo ilian krimon, en la okazo se Omar estos mortigita, Zalmuna eliris kaj, sekvate de la du sindonemaj servistoj, revenis hejmen.

Tuj kiam Zalmuna estis sola en sia propra buduaro, granda senripozeco kaptis ŝin. Konsiderinte, sur la vojo hejmen, la situacion, en kiu ŝi sin trovis rilate al ĉio, kiu konsistigadis ŝian ĝisnunan vivon, kaj konante nun la verajn karakterojn de la viroj, kun kiuj ŝi plenkore laboradis, ŝi ne volis lasi la aferojn flosi laŭflue. Ŝi forte malfidis Ilu-ulban, kaj neniel povis esti certa, ke li efektive jam forsendis la duan komunikon al la arbara ĉasdomo. La mortigema rigardo, kiun ŝi ricevis el la okuloj de la viro, kiu iam altrudis al ŝi sian amon, sed kiu nun malamegis ŝin, kaj lia preskaŭ malespera situacio igis ŝin timi, ke li faros atencon kontraŭ ŝia vivo antaŭ la morgaŭa mateno, prefere ol riski certan kaj plenan ruiniĝon de sia tuta kariero. Tiam venis al ŝi la penso, ke eble Padan-Rimmu dubos pri la aŭtentikeco de la reĝa letero, aŭ malvolos plenumi la ordonon, aŭ deziros prokrasti ĝian plenumon. Tuj do ŝi decidiĝis sen plua malŝparo de tempo forrapidi mem al la ĉasdomo. Ŝi ne klare sciis, kion ŝi faros tie, nek kion ŝi diros al Omar, se feliĉe li ankoraŭ estas viva. Tion, ŝi pensis, ŝi povos pripensi sur la longa vojo.

Malpli ol unu horon poste, Zalmuna rajdis sur verva ĉevalo, nerekoneble vualite, tra jam senhomaj stratoj de la granda urbo. Post ŝi rajdis, en malgranda distanco, ŝiaj fideloj eŭnukoj, armitaj kvazaŭ por batalo. Sed unu fojon plu la kalkulema virino eraris. Ŝi malĝuste taksis la danĝerojn de nokta vojaĝo en tempo de nacia maltrankvilo kaj politika konfuzeco. Neniu el la tri homoj havis tre precizan scion pri la vojo al la ĉasdomo, kaj, penante eviti la ĉefvojojn, ili erariĝis en unu el la disaj antaŭurboj[35]. Vojirinte en la daŭro de pli ol unu horo en malĝusta direkto, ili estis devigataj sin returni kaj reiri laŭ postesignoj kaj orientiloj.

Zalmuna, kiu okaze iom apartiĝis de sia eskorto, subite aŭdis post si tumultan bruon. La du viroj estis atakitaj de duonroto da soldatoj, kiuj gardis por la reĝa partio la ĉefajn ŝoseojn komunikigantajn la grandan urbon kun la ekstera mondo. La rondaj, senbarbaj vizaĝoj de la armitaj eŭnukoj kaŭzis suspekton, ke ili estas Elamidoj, irantaj al Babel, por pligrandigi la partianaron de la ĉefpastroj. Ĉar ili ne povis, aŭ ne volis, fari kredindan klarigon pri la celo de sia nokta vojaĝo, la rotestro ordonis aresti ilin. Tion la fidelaj servistoj forte penis malhelpi, kaj furioza batalo okazis. La subita bruo ektimigis la ĉevalon de Zalmuna kaj neregeble forkurigis ĝin. Unu el la soldatoj, ekvidante la forgalopantan figuron, sendis post ĝi sagon kun la intenco trafi la beston, kaj malhelpi la forkuron. La sago estis bone celita kaj enfiksiĝis en la postaĵo de la ĉevalo. La vundita besto ankoraŭ pli teruriĝis kaj freneze saltis trans fosojn kaj kuregis tra kampoj. Okaze trafinte ŝoseon, ĝi galopis dum kelka tempo laŭ ĝia mezo.