Prenante la manon de la mirigita knabeto, Lemuel forkondukis lin; kaj Ijob sekvis, lasante solaj la feliĉajn amantojn. Ili foriris; kaj en la daŭro de kelke da minutoj la du viroj iris flankon ĉe flanko en profunda enpenseco, preskaŭ ne aŭdante la babilon de la etulo. Lemuel la unua parolis:

— Ijob, mi estas tre feliĉa.

— Ne pli feliĉa ol mi.

— Pri la profundeco de niaj propraj sentoj ni ne volas disputi. Tamen, ĉi tiu feliĉa okazo vekas en mia koro malĝojan emocion. «Homo proponas, Dio disponas.» Mi destinis Adahan por Omar.

Ijob respondis milde:

— Adaha estos pli feliĉa kun Oriel, ol ŝi estus kun Omar. Omar estis tro pezanima por tia suna estaĵo, kiel Adaha. Strigo ne estas taŭga kunulo por alaŭdo.

— Vero, ho saĝa amiko; sed la alaŭdo per siaj triloj dispelus la sorĉon, en kiu vipuro tenis la strigon. Suna radio estas bona kuracilo kontraŭ malgajeco. Cetere, la alaŭdo tiam amis la strigon. — Du larmoj ŝtele elfluis el liaj okuloj, kiam, momenton poste, li aldiris: — Mi volis savi la noblan viron el terura animmizero.

— Ho, vere, Lemuel, la Eternulo mem savis lin el animpereo. Karega estis al mi tiu belanima viro. Mi funebris pro li, kiel mi funebris pro miaj propraj filoj. Sed nun, amiko, ni ĝoju kune kun la ĝojantoj; ni trovu feliĉon en la feliĉo de aliaj.