— Jabok havis tute malsaman karakteron. En li la malbonulo trovis emon al komforto kaj al molaj plezuroj de la vivo. Lin li tentis per lukso kaj per amindumado de belaj virinoj. Ankaŭ Jabok falis viktimo de la ruza malamiko. Ankaŭ li en la komenco regule interkomunikiĝadis kun la patro, kaj penis konservi bonan konsciencon en la daŭro de pli ol du jaroj. Sed tio tre malplaĉis al unu belega amantino, kiu unu tagon devigis lin elekti aŭ ŝin, aŭ la patron. Longe li hezitis, sed fine, ensorĉite per magiaĵoj, li venkiĝis; kaj la kolombo malĝoje flugis for, senrevene. Jabok dronis pli kaj pli profunden en malvirtoj, kaj eĉ adoris abomene malvirtajn diinojn, kiuj nur ekzistas en la imago de malvirtuloj. Ankaŭ Jabok ne trovis feliĉon en la vivo, sed nur senripozecon kaj nesatigeblajn pasiojn.

— Uru, aliflanke, posedis feliĉe pli noblan animon kaj pli firman volon. Pura estis lia koro, kaj simpla estis liaj deziroj. Li amis ĉion belan kaj bonan. Tuj li petis la princon de la lando, en kiun li venis, doni al li taŭgan oficon, por ke li povu inde okupi sian tempon kaj siajn naturdonojn; kaj por ke li ne falu en tentojn. La princo, vidante lian noblecon kaj lian sincerecon, difinis lin kanceliero de la regno, kaj honoris lin per senlima konfido. La sekreto de lia virta vivo kaj de lia sukceso estis konstanta interŝanĝo de amaj pensoj kun lia patro. Sed li neniel estis libera de la konspiro de la malbonulo. Per la plej teruraj tentoj la malamiko lin tentis: per riĉoj — lian honestecon; per korteganinoj — lian ĉastecon; per flatado de malsinceruloj — lian korsimplecon; per falsaj doktrinoj — lian kredemon al la vero.

— Nu, per priskriboj de tiuj tentoj mi povus distri vin tre longan tempon, sed mi estas por tio tro laca. Post longa kaj laciga vojaĝo mia maljuna, kaduka korpo sopiras al ripozo, kaj mia interno al forgeso en dormo. Pro tio mia historio rapidu al sia fino; kaj viaj pensoj liberiĝu por profita medito. Fine la granda princo revokis la lojalan filon laŭ sia promeso, kaj nomis lin reganto de bela lando. Li kovris lin per honoroj kaj riĉaĵoj, kaj donis al li, kiel edzinon, la plej belan kaj virtan knabinon, kun kiu li vivis en sennuba feliĉeco multajn jarojn, vidante feliĉajn posteulojn ĝis la kvina generacio.

Tiel Lemuel finis sian fabelon, esperante, ke la aŭskultintoj eltrovos ĝian moralan instruon, kaj de ĝi profitos. Ili ne lasis lin longe dubi, almenaŭ pri la unua demando; kaj li eĉ ektimis, ke li faris la celon de la rakonto tro videbla por la plenumado de sia plano. La virinoj, kvankam ili ĝentile dankis lin pro lia «belega historio», tamen aspektis seriozaj, kaj maltrankvile interŝanĝis demandajn rigardojn. La pigmeo, kiu eble neniam antaŭe silentis tiel longan tempon, ne interĵetante komikajn aŭ malicajn diraĵojn, ekparolis:

— Ho, nobla kolportisto, tio estas ja stranga rakonto; kaj mi demandis min, kion Ajla pensus pri ĝi. Ajla ne amas rakontojn, kiuj celas ŝirvundi ŝian maljunan, malvirtan koron. Ha! ha! Mi tre ŝatas tiajn fabelojn, ĉar ili malhelpas al nia virinaro fariĝi pli malvirtaj, ol ili jam estas.

Responde al tiu insulto, peco da ligno ĵetiĝis al lia kapo, preterflugante ĝin je distanco de malpli ol kvin centimetroj. La petolulo rapide sin klinis kaj, turnante sin al Alkana, incite kriis:

— Ho, mia sageto do pli bone trafis la lokon celitan, ol via kruela ĵetaĵo! Malsaĝulino vi estas, Alkana, tiel konfesante al fremdulo, ke via kulpa koro per ĝi trapikiĝis.

Nemultajn minutojn poste Lemuel sin trovis en malgranda gastoĉambro, kuŝanta sur molaj tapiŝoj. La ĉambro estis lokita apud la kolonejo, ĉirkaŭanta la internan korton, kaj komunikiĝis per kurtena pordo kun la maldekstra koridoro, kiun la vizitantoj trairis unue en la mateno. Lemuel tiom impresis la servistaron, kiel viro multe supera al ordinaraj kolportistoj, ke ili ne volis trakti lin kiel tian kaj lasi lin okupi rapide preparitan sternaĵon en la servistejo. Kuŝiginte la kapon sur sian sakon, li ŝajnigis profundan dormon per aŭdebla, regula spirado. Tamen li streĉe aŭskultis. En la daŭro de unu horo plena silento regis. Nun aŭdiĝis, unue, obtuzaj sonoj de voĉoj, kaj poste kolera parolo de virino. Lemuel duonleviĝis, por pli bone aŭskulti: Ajla revenis kaj akravoĉe riproĉis la servistinojn, precipe pro tio, ke ili kuŝigis la fremdulon en gastoĉambro antaŭ ŝia reveno.

— Vi estas tro malsaĝaj kaj tro kredemaj, — ŝi diris. — Zalmuna ne sciigis al mi ion pri tiu renkontiĝo en Eridu, nek menciis iam la nomon de Jaŝab. Mi ne kredas lian fabelon.

Alproksimiĝantaj piedsonoj aŭdiĝis de sur la marmora planko de la koridoro. Tuj Lemuel ree kuŝiĝis kaj tiris la baskojn de sia kapovesto sur la vizaĝon. Ree li spiradis profunde kaj regule. Mano senbrue forŝovis la pordokurtenon, kaj virina figuro ekaperis en la malfermaĵo, tenante oleolampon super la kapo. Tio estis Ajla. Rigardante kun malplezuro la kuŝantan viron en la daŭro de kelke da minutoj, ŝi sin turnis kaj diris al unu el la servistinoj:

— Nu, mi ne volas veki lin, ĉar en tio oni vidus abomenan rompon de la gastoleĝoj. Tamen, kial li kovras al si la vizaĝon? Mi devos esplori tiun vizaĝon tre zorge morgaŭ matene.

Nelonge poste ĉio silentiĝis. Lemuel atendis ankoraŭ unu plenan horon, streĉante la aŭdon, kaj restante preskaŭ senmove. Fine li leviĝis kaj malplenigis sian sakon, elprenante el ĝi kelke da malgrandaj, lignaj skatoletoj kaj pakaĵetoj per katuno envolvitaj, kaj lampeton el glazurita argilo. Li eliris en la koridoron kaj, tenante per unu mano la sakon kaj la lampon, li palpe serĉis per la alia mano la malfermaĵon, komunikigantan la du koridorojn. Feliĉe li trovis la pordon nefermita. Lia unua celo estis la pordo, el kiu li vidis Omaron kaŝe eliri la pasintan matenon. Lia serĉo iom malfaciliĝis per tio, ke forestis la alta tripieda vazo, kiu en la mateno duone baris tiun enirejon. Sed, zorge mezurinte siajn paŝojn, li ne povis dubi, ke li atingis la ĝustan pordon, kaj eniris. Tuj li vidis strion da lumo elvenantan tra kurtenopordo el apuda ĉambro. Ĉi tiu lumeto videbligis la tripiedan vazon, starantan en la mezo de la antaŭĉambro. Tio estis tre feliĉa cirkonstanco, ĉar, se en la mallumo li renversus la mebleron, la frakasbruo certe malsukcesigus lian tutan entreprenon. (Li ankoraŭ ne kuraĝis eklumigi per silikoj sian lampon, pro la bruo, kiun tio farus.) Singarde li trairis la antaŭĉambron kaj eniris la dormoĉambron de Zalmuna, el kiu la lumo venis.

Lemuel jam vizitadis dum siaj oftaj vojaĝoj en la ĉefaj kulturlandoj multajn belajn domegojn kaj palacojn, sed nenie li vidis tiel ĉarme kaj artiste meblitan ĉambron. Malgraŭ sia malŝato al superflua lukso, kaj la rigida simpleco de siaj personaj gustoj, li ne povis ne senti ravitecon pro la belegeco de la meblaro, kaj la poezieco de la ornamaĵoj. Tamen li ne longe permesis al la belaĵoj, ĉirkaŭantaj lin, okupi liajn pensojn. Ĉiu momento estis por li altvalora; kaj eble li devos longe serĉi, ĝis li trovos tion, pro kio li entreprenis ĉi tiun noktan esploron.

Lian atenton tuj altiris malgranda altaro, staranta ĉe muro, super kiu pendis de la plafono la sola lampo, kiu lumigis la ĉambron. Tiu altaro estis la objekto, per tukoj kovrita, kiun Omar ekrimarkis en la momento, kiam li eliris el ĉi tiu ĉambro. Se Omar tiam havus sufiĉe da scivolemo — aŭ kuraĝo — por esplori la kovritan objekton, tre kredeble la direkto de lia vivo tute aliiĝus.

Sur la altaro vidiĝis bela, per multekostaj gemoj ornamita statueto de la diino Iŝtar, staranta sur kvaronkreska luno, kaj ĉirkaŭita de aro da pli malgrandaj objektoj, tiaj, kiaj figuraĵoj de kolomboj kaj oraj skatoletoj, plenaj de incensaĵo. Vidante tiun altaron, Lemuel nek surpriziĝis, nek malgajiĝis; efektive ekbalanco de la kapo montris, ke li atendis ion similan, kaj ke la trovo estis kontentiga. Ĵetinte rigardon en la banĉambron, li aliris la sigelitan pordon. Tuj kiam li vidis la sigelitan rubandon, eĉ pli granda kontenteco lumigis lian vizaĝon. Senhezite li prenis el sia zono malgrandan ponardon, kaj fortranĉis la sigelon ĉe la malsupro. Eklumiginte per la lampo super la altaro la lampeton, kiun li kunportis, li eniris la sekretan skriboĉambron kaj dokumentejon de Zalmuna.

Ĝi estis sufiĉe vasta ĉambro, kies meblaro kaj ekipaĵo indikis, ke ĝi estas destinita por la okupo de aferulo, krom tio, ke sur unu muro, kovrita per emajlitaj kaheloj, troviĝis brilkolora bildo de granda monstro, la Babela drako. Tiu monstraĵo havis skvamokovritan korpon, kiel serpentego. La antaŭaj kruroj estis panteraj, kaj la malantaŭaj similis krurojn de ia birdego kun grandaj ungegohavaj piedoj. La kapo, portate de longe etendita, serpentosimila kolo, estis ekipita per rekta korno, kaj el ĝia buŝo elstaris duobla lango. Ĉe la fino de longa, skvamohava vosto vidiĝis skorpia pikilo[16]. En la mezo de la ĉambro troviĝis, krom tablo kaj du seĝoj, aro da aparatoj kaj iloj por fari kaj surskribi tabuletojn kaj cilindrojn. Du longajn murojn okupis deponejoj por dokumentoj kaj ricevitaj leteroj, argilaj kaj papirusaj. Eklumiginte du lampojn, pendantajn de la plafono, Lemuel tuj atakis avide ĉi tiujn deponejojn. La konservejoj estis facilvideble dividitaj en fakojn por skribaĵoj rilatantaj al apartaj aferoj. La unuaj faketoj, kiujn Lemuel esploris, rilatis al komercaj aferoj, kontraktoj, posedaktoj, juristaj dokumentoj ktp. Poste li trovis, sur la sama flanko de la ĉambro, grandan kolekton da cilindroj, surhavantaj la komercan leĝaron de Ĥammu-rabi. Ĉi tiuj objektoj, kvankam interesaj, ĉar ili montris la vastajn komercajn kaj publikajn rilatojn de Zalmuna, tamen ne tenis la atenton de Lemuel, kaj ilin li ne venis serĉi. Li do sin turnis al la alia deponejo, kaj trovis, ke la tuta kolekto sur tiu flanko rilatas al religiaj aferoj en diversaj landoj. Sed la amaso de la skribaĵoj estis granda kaj, pro la diverseco, konfuza. Egiptaj legendoj kaj doktrinaj traktatoj estis tie, skribitaj sur longaj papirusaj ruloj. En du aŭ tri fakoj kuŝis nigre poluritaj ŝtontabuletoj el la landoj Fenika kaj Midjana, kaj en kelke da aliaj granda nombro da tre antikvaj skribaĵoj de la Akkadoj kaj Sumeroj, kiuj estis por li plejparte nekompreneblaĵoj. Fine li eltrovis kun nemalgranda kontenteco tute freŝdatajn skribaĵojn el Babel kaj Elamujo, kiujn li fervore kaj rapide tralegis. Tuj li sciiĝis, ke Zalmuna, sub alinomo Zir-Nana, okupas tre altan kaj honoratan lokon en la pastrinaro, servanta al la diino Iŝtar en Babel. Altaj pastroj, eĉ ĉefpastroj, kies nomojn li rekonis, skribis al ŝi kun profunda respekto; aliaj raportis pri plenumitaj ordonoj.

Deko da cilindroj, konservitaj en aparta faketo, tuj ekscitis lian plej vivan intereson, kvankam ili estis skribitaj en la antikva lingvo de la Sumeroj, kiun tiam uzadis nur antikvistoj kaj pastroj en sekretaj komunikoj. Ili ĉiuj komenciĝis jene: «Avel-ilu, Kalu[17], al Zir-Nana, Asipit[18], saluton…» Lemuel povis deĉifri tro malmulte da vortoj por kompreni, eĉ supraĵe, la leterojn, sed li rimarkis en kelkaj el ili la nomojn de «Ijob» kaj «Mag-Mada», kaj unufojon la nomon «Omar». Lemuel tuj rekonis en Avel-ilu unu el la plej fanatikaj propagandistoj de la Iŝtar-kulto kaj plej atakemaj malamikoj de la origina, pura Jehova-kredo. Mag-Mada estis malbonfama estro de potenca Ĥaldea bando da rabistoj, kun kiuj li havis jam pli ol unu neamikan renkonton. La kunigo de ĉi tiuj kvar nomoj: Avel-ilu, Mag-Mada, Ijob kaj Omar, kredigis al li, ne sen sento de singratula kontenteco, ke li ne eraris, sed ke li sin trovas sur ĝusta vojo malkovri la veran karakteron de la sorĉistino Zalmuna, kaj malplekti la misteron, kiu ĉirkaŭas la katastrofan malfeliĉon de Ijob.

Zalmuna, do, estas identa kun Zir-Nana, virga sindediĉintulino de Iŝtar, pri kies kvazaŭ fabela beleco viroj ofte parolis kaj kantis. Lemuel neniam vidis tiun faman pastrinon, nek konis iun, kiu iam renkontis ŝin. Laŭ famo Zir-Nana posedis eksterordinarajn psikajn povojn. Ĉi tiu kromnomo ne surprizis lin, ĉar virinoj en altaj pozicioj, sin dediĉante al la diino, ne malofte alprenis religiajn nomojn por kaŝi sian identecon. Lemuel jam antaŭe eltrovis ĉe bestofoiro en la lando de la Ŝebaanoj, ke Zalmuna estas adoratino de rabistaro, kiu vendis tie brutaron de aparta raso. Suspektante, ke la brutoj estas, aŭ estis, propraĵo de Ijob, li faris pluajn esplorojn, kaj eltiris el ebria ano de la bando da rabistoj konfeson, ke tiel estas, kaj ricevis plue informon, ke foje, antaŭ kelke da monatoj, li portis leteron de sia estro al Zalmuna. Ion plu la viro ne volis malkovri. Tamen tiu eltrovo tiam decidigis Lemuelon daŭrigi sian esploron kaj por tiu celo viziti Betraĥon.

Lemuel metis la cilindraron en sian sakon kun la intenco, kiel eble plej baldaŭ iri al amiko, nomita Sahiba, loĝanta apud Eridu, por peti lin traduki la antikvan skribaĵon. Eble li trovis ion multe pli gravan ol li esperis trovi. Sahiba estis ermito, sed samtempe spirita estro de kunularo, nomita «blankvestuloj». Li estis profundeklera homo, kvankam strangulo, sed tute honesta pri iom fantazia kredaro. Konfesante, almenaŭ ne neante kredon al Jehova, li ankaŭ asertis, ke estas eble per sindetenado kaj korpureco, kaj post plenumado de aparta ritaro atingi ian mistikan unuecon kun malsupera diaĵo, kaj partopreni lian spiriton. Per tio li kaj aliaj «blankvestuloj» kredis ne nur, ke ĉiuj iliaj pekoj pardoniĝos, sed ke ilia pekemeco por ĉiam elradikiĝos. Tiu kredo allogis ne malmultajn, bonintencajn virojn, al kiuj naŭzis la neesprimeble malpura idolkulto de ilia tempo[19]. Sendube la origino de tiu kredo estis malklara memoro de la popolo pri la longe promesita Savonto.